Ernst Zermelo

Ernst Zermelo
Persona informo
Ernst Friedrich Ferdinand Zermelo
Naskiĝo 27-an de julio 1871 (1871-07-27)
en Berlino, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 21-an de majo 1953 (1953-05-21) (81-jaraĝa)
en Freiburg,  Okcidenta Germanio
Tombo Günterstal Cemetery (en) Traduki 47° 57′ 55″ Nordo 7° 51′ 24″ Oriento / 47.9653 °N, 7.8567 °O / 47.9653; 7.8567 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Universitato de Göttingen
Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Matematika logiko, aro-teorio, matematika formalismo kaj aroteorio de Zermelo-Fraenkel Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Freiburg vd
Doktoreca konsilisto Lazarus Fuchs • Hermann Schwarz vd
Verkado
Verkoj aroteorio de Zermelo-Fraenkel ❦
teoremo pri bona ordo ❦
aksioma aroteorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst Friedrich Ferdinand ZERMELO [cerme:lo] (27a de julio 1871 – 21a de majo 1953) estis germana logikisto kaj matematikisto, kies verko havigis gravajn produktojn por la fundamentoj de matematiko. Li estas konata pro sia rolo en la disvolvigo de la aksiomoj Zermelo–Fraenkel kaj pro sia pruvo de la Teoremo pri bona ordo.

Li poste studis matematikon, fizikon kaj filozofion en la universitatoj de Berlino, Halle kaj Freiburg. Li doktoriĝis en 1894 en la Universitato de Berlino, pere de disertacio pri variada kalkulo (Untersuchungen zur Variationsrechnung). Zermelo restis en la Universitato de Berlino, kie li estis nomumita helpoprofesoro de Max Planck, je kies gvidado li ekstudis fluidodinamikon. En 1897, Zermelo iris al Gotingeno, tiam la ĉefa centro por matematika esplorado en la mondo, kie li finkompletigis sian habilitiĝan disertacion en 1899.

En 1910, Zermelo lasis Gotingenon estinte nomumita al katedro de matematiko de la Zurika Universitato, pri kio li demisiis en 1916. Li estis nomumita honora katedristo en la Universitato de Freiburg en 1926, pri kio li demisiis en 1935 pro malakcepto al la reĝimo de Adolf Hitler. Fine de la Dua Mondmilito kaj post peto, Zermelo estis reinstalita en sia honora posteno en Freiburg.

14990 Zermelo estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 31-an de oktobro 1997 de la usona astronomo Paul G. Comba elde la observatorio de Prescott (Arizono, Usono).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy